Introducción
La Asociación
Historia
Monedas
Tecnología
Rehabilitación
Publicaciones
Artículos
Estudios e Investigaciones
Visite la Ceca
Visite Segovia
Enlaces
 

Historio de la Monero en Segovia

La moner-industrio en Segovia havas longan kaj sugestan historion komencighantan en la romia epoko, kiam chirkaû la 20-a jaro a.K., oni stampas moneron kun la surskribo "SEGOVIA", hodiaû agnoskata kiel la plej antikva urbonoma atesto.

Jam dum la Rekonkero, la regho Alfonso la VII-a donacis en la jaro 1136 kvaronon de la monerkvanto stampita en Segovia por la konstruo de la malnova Katedralo: la plej malnova dokumento konata pri chi industrio, tiel grava por Segovia.

En 1455 Enriko la IV-a konstruigis novan monstampejon -la malaperintan t.n."Malnova Domo"- sur kies moneroj aperis unuafoje malgranda akvedukto kiel marko de la segovia monstampejo, simbolo daûranta pli ol 400 jarojn. La lasta monero el la "Malnova Domo" datighas de 1681.

En 1583 Filipo la II-a achetis malnovan paper-muelejon piede de la Alkazaro kaj rande de la rivero Eresma, por fari el ghi sian privatan monstampejon. La konstruajhon desegnis Juan de Herrera. Ghi estis ekipita per la plej moderna germana mashinaro tiuepoka, venigita el la monstampejo de Hall, en Innsbruck, kio estis la plej granda kaj grava industria intershangho realigita iam ajn en la mondo ghis tiam. Dum preskaû jarcento, Segovia disponis du monstampejojn jure kaj teknologie malsamajn.

La nova "Domo", nomita la "Regha Mashinaro", estis la sola hispana monstampejo kun la rajto stampi la grandajn "cincuentines" (50 "reales" el arghento) kaj "centenes" (100 "escudos" el oro), 76 milimetrojn diametraj. Pro sia famo, gxi ighis scenejo de nenombreblaj reghaj vizitoj en kompano de eûropa nobelaro. Hispanio fieris pri chi tiu fabriko char ghiaj moneroj estis tutmonde agnoskitaj kiel la plej perfektaj.

Ekde 1730 oni centrigas la stampon de oraj kaj arghentaj moneroj en Madrido kaj Sevilla kaj tiun de kupraj en Segovia. Plie oni fermas la aliajn sep monstampejojn en la duoninsulo. Tiuepoke oni jam stampis 95 elcentojn de la valoraj metaloj en la grandaj amerikaj stampejoj, tial Segovia ellaboris pli grandan volumon de metalo ol Madrido kaj Sevilo kunaj: la kupro-monerojn por la chiutaga komercado de la tuta lando. En 1869 oni definitive fermas la stampejojn de Segovia kaj Sevilla char ekfunciis en 1861 la "Granda Monerdomo" che la Placo de Colón en Madrido, ekipita per modernaj vapormashinoj.

Malmuntinte la mashinaron ghi vendighas kiel ferrubo, kaj en 1874 post kvar senproponantaj aûkcioj, oni aljughas la konstruajhon al privatulo kiu utiligas ghin kiel farunfabriko ghis 1973, kiam la konstruajho estas definitive forlasita.

Hodiaû la Regha Moner-mashinaro, kun sia grava mashin-domo far Juan de Herrera, estas la plej malnova industria konstruajho ankoraû staranta, ne nur el Hispanio, sed vershajne el la tuta mondo. Ghi estas parto de la segovia monumentaro deklarita de UNESKO Heredajho de la Homaro en 1985. Nun oni planas ghian reuzadon kiel monera muze-ateliero, por tiel renovigi ghian historian funkcion.

Traduko de: FEDERACIÓN ESPAÑOLA DE ESPERANTO